Se vi ankoraŭ ne elŝutis la lastan eldonon de Pâturage, vi povas fari tion sekvante tiun ligon. Poste, malkompaktigu la ZIP-dosieron en portempa dosierujo en via komputilo.
La servilo, kiu gastigos Pâturage devas provizi PHP kaj MySQL. Por krei miniaturojn en fotalbumoj, Pâturage uzas ankaŭ la grafikan bibliotekon GD.
Pâturage estis testita kun la sekvajn versiojn de tiuj programaroj:
Por ebligi Pâturage krei dosierojn en la servilo, PHP devas havi permesojn skribi en la dosiersistemo.
Sekvu tiun ligon por legi liston de subtenataj gastigaj servoj.
En la dosierujo «agordoj» de Pâturage, renomu la dosieron «agordoj.ekzemple.php» al «agordoj.php». Malfermu tiun dosieron en tekst-redaktilo kaj modifu la agordoj laŭ viaj preferoj. Nur modifu la valorojn, kiuj estas dekstre de la sago.
Jen la listo de agordoj:
La titolo de via retejo.
Elektu la lingvon de la fasado de Pâturage.
Taŭgaj valoroj devas konformi la normon ISO 639-1. Subtenataj lingvoj en la versio 1.0 de Pâturage estas:
La nomo de la datumbaza servilo MySQL.
La defaŭlta nomo estas ‘localhost’ sed via gastiga servo eble difinis alian nomon.
La nomo de la uzanto, kiu rajtas konekti al la datumbaza servilo.
La nomo de la datumbazo uzotaj de Pâturage.
La pasvorto de la uzanto, kiu rajtas konekti al la datumbaza servilo.
Prefikso, kiu estos aldonita al la nomoj de ĉiuj datumbazaj tabeloj uzotaj de Pâturage.
Tiu agordo estos utila, se la sama datumbazo estas uzata de pluraj aplikaĵoj. Se vi intencas instali plurajn Pâturage-ojn en la sama servilo, vi devos uzi malsamajn prefiksojn por diferencigi iliajn tabelojn en la datumbazo.
La pasvorto de la administristo de via Pâturage.
Tiu pasvorto estos necesa por ebligi vin krei, modifi aŭ forigi artiklojn en Pâturage.
Pro sekurecaj kialoj, anstataŭigu la defaŭltan pasvorton per alia.
La pasvorto de la uzantoj de via Pâturage.
Tiu pasvorto ebligos viajn amikojn atingi la privatajn artiklojn en Pâturage.
Pro sekurecaj kialoj, anstataŭigu la defaŭltan pasvorton per alia.
La dosierindiko de la dosierujo uzota de Pâturage kiel dosierdeponejo.
Tiu dosierindiko devas esti relativa al la instala dosierujo de Pâturage. Se vi uzas la defaŭltan valoron, Pâturage metos la alŝutitajn dosierojn en la dosierujo «deponejo», kiu estos aŭtomate kreita dum instalado.
La dosierindiko de la dosierujo, kie Pâturage estas instalota.
La defaŭlta valoro estas «paturage». Tio signifas, ke la URL de via Pâturage estos simila al: http://ttt.miaretejo.eo/paturage/.
La nomo de la ŝhablono uzota en la fasado de Pâturage.
La uzeblaj ŝablonoj estas en la dosierujo «shablonoj».
La minimuma grandeco de la teksto por vidigi la etikedojn (elcentoj de la defaŭlta grandeco).
La maksimuma grandeco de la teksto por vidigi la etikedojn (elcentoj de la defaŭlta grandeco).
La maksimuma larĝo de bildoj en albumoj (en bilderoj).
La maksimuma alto de bildoj en albumoj (en bilderoj).
La maksimuma larĝo de miniaturoj en albumoj (en bilderoj).
La maksimuma alto de miniaturoj en albumoj (en bilderoj).
La maksimuma rango de artikloj.
La maksimuma nombro da miniaturoj videblaj en albumoj.
La maksimuma nombro da artikloj listigotaj en la foliumilo de Pâturage.
La vivdaŭro de la kuketoj uzataj en Pâturage (en sekundoj).
Tiuj kuketoj ebligas resti konektita kiel administristo aŭ uzanto dum kelkaj tagoj sen retajpi pasvorton. La defaŭlta valoro estas 30 tagoj.
Kopiu ĉiujn dosierojn en la servilo (tio ĝenerale fareblas per FTP).
Se vi ŝanĝis la agordon pri la loko de la dosierdeponejo, ne forgesu krei dosierujon por ĝi.
Per via retfoliumilo, atingu la sekvan adreson (anstataŭigu «ttt.miaretejo.eo» kaj «paturage» per la taŭgaj nomoj):
http://ttt.miaretejo.eo/paturage/instalu.php
La instala paĝo devas indiki, ke la datumbazaj tabeloj estas korekte kreitaj. Via Pâturage estas nun uzebla.
Se la paĝo vidigas erarmesaĝojn, eble viaj agordoj ne estas korektaj: modifu ilin kaj alŝutu la dosieron «agordoj.php» denove al la dosierujo «agordoj».