Historio: » demandoj

Oftaj demandoj

Kio signifas la vorton "Pâturage"

«Pâturage» estas franca vorto, kiu signifas «Paŝtejo».

Kiuj gastigaj servoj estas subtenataj?

Sekvu tiun ligon por legi liston de kontrolitaj gastigaj servoj. Se vi sukcesis instali Pâturage ĉe alia provizanto de gastigo, bonvole sendu mesaĝon al ni, por ke ni aldonu ĝin al la listo.

Mi vidis, ke vi uzas esperanton eĉ en la fontokodo de Pâturage kaj la dokumentoj por programistoj. Kial vi ne uzas la anglan, kiel la aliaj?

Preskaŭ ĉiuj projektoj pri liberaj programaroj uzas la anglan kiel preferata kaj internacia lingvo. Interne, la angla estas uzata en la fontokodo de la programoj, kaj en la dokumentoj por programistoj. Ĝi estas uzata ankaŭ en la uzula interfaco kaj en la dokumentoj por uzantoj.

Tio rezultas en neegaleca situacio:

  • la angla lingvo estas malfacila por multaj homoj; kiam vi ne bone regas la anglan, estas malfacile partopreni en projekton, kiel programisto aŭ tradukisto. Malbonaj tradukoj de liberaj programoj estas tro oftaj, ĝenerale pro konfuzigaj anglaj fontoj.
  • redaktante programon en la angla favoras la angloparolantojn, kiuj ne bezonos traduki ĝin.

Uzante esperanton en tiu ĉi programo, ni konsideras, ke estos pli facile kaj egalece kunlabori kaj verki tradukojn.

 
eo/demandoj.txt · Lastaj amendoj: 2007/05/28 14:00 by llumeao
 
 
Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki